En la malfrua nokt'
kiam mi venis hejmen
post la laca labor'
estis tie neniu
escepte de malluma radi'
Mi vidis min en spegul'
Mi vidis min en mallum'
Post mallonga manĝad'
dormis mi kiel mortant'
Aperis tuj problemoj
restitaj en mia dormema kap'
Volis mi mian firmon
aĉeti novan ĉerkon
por dormi bone
Refrain:
De frumaten' ĝis malfrua vesper'
mi oferis vivon al la firm'
Se ili donos al mi la sun'
laboros mi la tutan tagon
Aŭ volas mi mian firmon
aĉeti novan ĉerkon
por dormi eterne
En la frumaten'
kiam mi venis firmon
post la densa trafik'
estis tie neniu
escepte de malŝata superul'
Mi vidis lin ne direkte
Li vidis min senpere
Post riproĉo longa
trinkis mi kafon sen suker' sen lakt'
Aperis tuj dokumentoj
por legi kaj plenigi
Volis mi mian superulon
doni fortan kafon
por dormi neniam
Refrain
|
Comments
Place a comment