Sub la hela ĉiel' en la nigra arbar'
Li sola loĝas en la domo ĉe la lag'
Oni diras, ke li estas freneza, kurioza
Vivas li sen familio
tamen li kun iluzio
Scias neniu la kialon,
kial ne allogas lin homa socio?
Li ŝatas babili kun multe da bestoj
Li forgesas paroli per homaj vortoj
Refrain:
Bestoj amas lin
Birdoj amas lin
Arboj amas lin
Sed kial ni ne povas ami lin?
Kial ne?
Jes, pli da vortoj al li
Ĵetu al li vorton
Jes, pli da temp'
Donu al li manon
Li ŝatas promeni kun multe da bestoj
Li forgesas konduti per homaj vojoj
Refrain
|
|
Comments
Place a comment