Lirama: Tarcísio Lima / Ĉi-paĝa dezir'
* 0-9 A B C D E F G H I J K L M N O P Q R S T U V W X Y Z

Tarcísio Lima // Ĉi-paĝa dezir':

Jen nun verse, vercele, kortrafe
kantas ni la pacon de l' ter'
kiun kelkaj, nepre neprave
tenadas for de la rev' de l' esper'
Subaĉete (kaj eĉ subaĉege!)
fratojn fratoj senigas je "jes"
dum paradas minace milit', ve al ni!
en defilo de fi-labora sukces'
Sed forta promes', al homo, sen ĉes'
gvidas plu, sur la meandroj al progres'
Verda vervo re-versas pri vi
Vi, virino, infano kaj vir'
Via vivo jen priverkata
per la malĉipa ĉi-paga dezir'...
Ni simplaĉe, sed plaĉe ni skandas,
unisone pri l' sankta pac'
kaj polifonie forkantas
de l' krimo nocajn nociojn, sen lac'
Jen surmonde, amonde, amase
pli kaj pli plektiĝanta homĉen
forbatante per ĉenoj de am, for de ni
malamĉenajn, ĉe-nazajn vicojn de ĝen
Kaj vera kompren' (jen luma tamen)
gvidos nin al nehaveco je ĉagren'
Verda vervo re-versas pri ni
Ni, virino, infano kaj vir'
Nia vivo jen priverkata
per la malĉipa ĉi-paĝa dezir'

Comments

Place a comment

  • Please note that all fields are required